Franca kulturo

Malpezeco, romantismo kaj vivĝojo estas vidataj, en la mondo, kiel ĉefa parto de la franca kulturo.
La majstroverko de Eugène Delacroix nome La Liberté guidant le peuple, laŭ la stilo de la romantikismo, bildigas la historian epizodon de la Franca revolucio de 1830, kaj iĝis simbolo de la Franca Respubliko asociante sian kulturon al unu de la ideoj de ĝia moto: «Liberté, Égalité, Fraternité».
La franca kulturo estas ofte identigita kun la kuirarto.
Studo publikigita pri la «culture française», direktorita de la etnologo Margaret Mead.

La kulturo de Francio kaj de la franca popolo estis formita per geografio, per profundaj historiaj okazaĵoj, kaj de eksterlandaj kaj internaj fortoj kaj grupoj. Francio, kaj aparte Parizo, ludis gravan rolon kiel centro de alta kulturo ekde la 17-a jarcento, plej elstare por Eŭropo, kaj de la 19-a jarcento por la tuta mondo. De la fino de la 19-a jarcento, Francio ankaŭ ludis gravan rolon en kino, modo kaj kuirarto. La graveco de franca kulturo kreskis kaj malkreskis dum la jarcentoj, depende de ĝia ekonomia, politika kaj armea graveco. Kulturo de Francio hodiaŭ estas markita kaj per grandaj regionaj kaj sociekonomikaj diferencoj kaj de fortaj unuigaj tendencoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search